Júlia Király
Júlia Király | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de junio 1957 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | István Király |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • bankisto • universitata instruisto |
Júlia Király [jUlia kirAj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Király Júlia estis hungara bankisto, ekonomo, altlerneja instruisto. Ŝia patro estis István Király (literaturhistoriisto).
Júlia Király[1] naskiĝis la 15-an de junio 1957 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Júlia Király maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris ekonomikan diplomon en Universitato Károly Marx en 1980, post 4 jaroj ŝi doktoriĝis. Inter 1980-1989 ŝi laboris en ŝtataj oficejoj, poste ŝi estis financa konsilisto, sed precipe ŝi havis altajn postenojn ĉe bankoj. Inter 2007–2013 ŝi estis vicestro de Hungara Nacia Banko. Ŝi kandidatiĝis (CSc) en 1989 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi ofte instruis, ekzemple ŝi estis docento en Ekonomia Universitato (Budapeŝto). Ŝi edziniĝis, naskis filon en 1990, baldaŭ ŝi divorcis. Ŝi ricevis premiojn inter 1999-2005.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Banküzemtan bankügyintézőknek. Barangolás Gorongolával (kunredaktoro, 1997)
- Egy bank, amely közel állt Önhöz. A Postabank privatizációjának története, 2002–2003 (2005)
- A tornádó oldalszele. Szubjektív válságtörténet, 2007–2013 (2019)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM36344 hungarlingva datenaro de muzeo