Saltu al enhavo

Jürgen Möller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jürgen Möller, aprilo 2016 en Lepsiko okaze de la inaŭguro de Capa-domo

Jürgen MÖLLER (naskiĝinta la 27-an de aŭgusto 1959 en Gotao) estas germana historiisto. Esplorfokusoj liaj estas la periodo de la lastaj militmonatoj en 1944/45 kaj la liberiĝo de Meza Germanujo fare de la Usona Armeo.

Vivo kaj agado

[redakti | redakti fonton]

Post profesia trejniĝo kun eblo trapasi abiturientan ekzamenon, li estis inter 1979 kaj 2014 oficiro ĉe Nacia Popolarmeo kaj Bundeswehr. Jam komence de la 1990-a jaroj li ekesploris pri la lastaj monatoj de la Dua Mondmilito publikigonte aferojn inter 2003 kaj 2007 je Arps-eldonejo en Weißenfels. Post pensiiĝo en 2014 li dediĉis sin tute al armea historio helpante i.a. klarigi raportojn de fruaj damaĝoj kaŭzitaj per armiloj.

De 2010 li eldonigis siajn verkojn pri la okupiĝo de mezgermanaj teritorioj fare de la usonanoj ene de la dokumentada serio Das Kriegsende in Mitteldeutschland 1945 ĉe eldonejo Rockstuhl en Bad Langensalza. Rezultojn siajn li flegas prezenti publike per prelegoj. Liaj fakkonoj petatas ankaŭ fare de farantoj de televidaĵoj pri la historio de Meza Germanujo.[1] Möller serĉadas en arkivoj de la tuta mondo: li famiĝis eltrovante la nomon de la lasta falinta soldato de la mondmilito, inspirite de foto de Robert Capa Last man to die. Temis pri la usona soldato Raymond J. Bowman mortigite fare de germana kaŝpafisto, dume li staris sur balkono en la lepsika kvartalo Lindenau.[2]

En speciala eldono aperinta je Bad Langensalza pri la koncentrejo Buchenwald, Konzentrationslager Buchenwald Weimar im April 1945 — Wer befreite Buchenwald, Möller povis liveri pruvojn ke jam antaŭ alveno de la divizio 4th Armored Division anoj de la divizio 6th Armored Division radie raportis pri Buchenwald kaj sia atingo de ĉi abomeninda loko.[3] Estis do nur ili kiuj ekigis ĉiujn postajn paŝojn por liberigi la internitojn.[4]

Jürgen Möller estas kunedza vivante en Winkelhaid.

Armehistoriaj verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]

Ekspozicioj kaj televidaĵoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • 2005 The war is over – Weißenfels April 1945, Kastelo Neu-Augustusburg, Weißenfels
  • 2006–2008 Forward to the River Mulde – Die amerikanische Besetzung des Leipziger Südraumes im April 1945, migrantaj ekspozicioj: i.a. Pegau, Groitzsch, Zeitz, Borna, Rötha, Lützen
  • 2010 Die Besetzung des Landkreises Querfurt – 65 Jahre Kriegsende, burgmuzeo je Querfurt,
  • 2013 1945 - Kriegsende in Zeitz und Umgebung, Zeitz
  • 2015 MDR-dokumentadfilmo Verlorene Väter, vergessene Väter – als die Amis an die Saale kamen
  • 2017 War is over, Robert Capa in Leipzig, Lepsiko
  • 2018 Die letzten Augenzeugen – Das Kriegsende im Grammetal, Produktionsberatung für den inzwischen mehrfach international preisgekrönten Dokumentarfilm[5][6]
  • 2020 MDR–dokumentadfilmo Der Retter von Gotha – Ritter von Gadolla[7]
  • 2020 MDR/Arte–dokumentadfilmo Die geheimen Depots von Buchenwald[8]
  • 2006: Silberne Verdienstspange des Landesverbandes Bayern Volksbund Deutsche Kriegsgräberfürsorge (premio fare de societo prizorganta soldatajn tombojn)
  • 2007: Historikerpreis Ur-Krostitzer Jahresring (mezgermanuja premio por historiistoj)
  1. "Gedenkstätten in Borna und Flößberg"
  2. {"Capa-Haus: Gedenktag zum 18. April 1945" - ĉe: denkmal-leipzig.de
  3. Harry Stein: "Buchenwald 1937-1945: Massen von Panzerspähwagen und Panzern rollten über den Berg" - ĉe: TA, 31.12.2016
  4. "Ankunft der Patrouille von Captain Frederic Keffer (Keffer-Patrouille) am 11. April 1945 in Buchenwald" - ĉe: buchenwald.de
  5. "Die letzten Augenzeugen"
  6. "Die geheimen Depots von Buchenwald" - ĉe: mdr.de
  7. "Der Retter von Gotha – Ritter von Gadolla"
  8. "Die geheimen Depots von Buchenwald"

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]