J. B. de Mello e Souza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
J. B. de Mello e Souza
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1888 (1888-05-28)
en Queluz
Morto 24-an de aprilo 1969 (1969-04-24) (80-jara)
Lingvoj portugala lingvoEsperanto
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Patro João de Deus de Mello e Souza
Frat(in)o Malba Tahan
Profesio
Profesio verkistoesperantisto
Information icon.svg
vdr

João Baptista Mello e Souza (Queluz, en la 28-a de majo 1888Rio-de-Ĵanejro, en la 24-a de aprilo 1969) estis unu el la pioniroj de Esperanto en Brazilo. Li diplomiĝis pri Juro kaj estis fama oratoro, verkisto, poeto kaj tradukanto de brazilaj poeziaĵoj en Esperanto. Li faris sennombrajn prelegojn pri Esperanto. Li estis en 1909 membro de la Estraro de Brazila Esperanto-Ligo (1a Sekretario) kaj redaktoro de “Brazila Esperantisto”, en kiu li aperigis diversajn poemojn kaj artikolojn. Li estis membro kaj prezidanto, dum multaj jaroj, de Brazila Klubo Esperanto.

De la 14a ĝis la 20a de aŭgusto 1910, li estis en la VI Internacia Kongreso de Esperanto, en Vaŝingtono, kiel oficiala reprezentanto de la Brazila Registaro kaj de BEL. Je la 17a de aŭgusto, sub la prezidanteco de D-ro Zamenhof, estis disdonitaj la premioj al la gajnintoj de la 2-a Kongresa Literatura Konkurso. La 1-a premio por poezio estis aljuĝita al J.B. Mello e Souza (kun 21 jaroj), pro lia poezio: “La Universala Frateco”. Li estis unu el la malmultaj brazilanoj, kiuj konis persone kaj interparolis kun D-ro Zamenhof. Mello e Souza reprezentis BEL en la 37a Universala Kongreso de Esperanto en Oslo - Norvegio, en 1952.

Li estis profesoro pri Historio de Ameriko kaj pri la portugala lingvo. Li estis Direktoro de Colégio Pedro II (suda sekcio). Li instruis ankaŭ ĉe Universitato de Ŝtato Guanabaro, Fakultato de Filozofio Sankta Ursolino kaj ĉe Lernejo Mello e Souza, kiun li fondis kaj direktoris.

Multfoje oni konfuzis lin kun lia frato, la profesoro pri matematiko kaj fama verkisto Júlio César Mello e Souza (Malba Tahan), kiu estis ankaŭ esperantisto kaj preleganto pri Esperanto.

J. B. Mello e Souza estis entuziasma skoltestro kaj prezidis la “Brazilan Federacion de Skoltistoj”. Li estis fakdelegito pri skoltismo. De 1906 ĝis 1825, li laboris ĉe Ministerio de Internaj Aferoj kaj Justeco kaj uzis sian prestiĝon por ke Brazilo estu reprezentata en diversaj E-Kongresoj. Li estis membro de Beletristika Akademio de Rio-de-Ĵanejro, kaj de Brazila Societo de Geografio. Kiel redaktoro de la grava ĵurnalo “O Imparcial”, li uzis la pseudonimon “J. Meluza”. Li estis poeto kaj romanisto kaj aŭtoro de libroj por infanoj. Li lasis vastan verkaron pri historio kaj pri siaj rememoroj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Alberto Flores, ĉe numero 138 de Komunikoj, periodaĵo de la eldonejo Lorenz.