Johannes Punt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el J. Ph. PUNT)
Johannes Punt
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1906 (1906-01-01)
Morto 22-an de septembro 2001 (2001-09-22) (95-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Aaltje Johanna Bergakker
Okupo
Okupo radio-prezentisto • esperantisto
vdr

Johannes Philippus PUNT, mallonge Johannes PUNT[1] (naskiĝis 1906, mortis la 22-an de septembro 2001 en Oosterbeek, Nederlando) estis nederlanda socialdemokrato, esperantisto, iama delegito de Universala Esperanto-Asocio pri Amnestio Internacia kaj mecenato. Smit prezentis socialistan, esperantistan radio-programon dum 16-jaroj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Punt estis kiel kolono de la postmilita Esperanto-movado en Nederlando. Li prizorgis esperantlingvan radio-programon Socialistaj Novaĵoj en Esperanto (1950-1966), estis redakciano (1952-58) de la prestiĝa revuo La Progresanto de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj kaj membris en la landa ekzamena komitato.

Smit aparte aktivis, ankaŭ verke kaj redakte, ĉe fervojistoj, blinduloj kaj ĉe la esperantistoj de Utreĥto, kies revueton li redaktis inter 1977 kaj 1986.

Refencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Piet van den Ende (1966-09-29). “Punt achter VARA, Hilversum, Nederlándo”, Het Parool, p. 17. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto (decembro 2001).
  • Het Parool (29 septembro 1966).