J. Ph. Punt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

J. Ph. PUNT (naskiĝis 1906 - mortis la 22-an de septembro 2001 en Oosterbeek, Nederlando) estis nederlanda esperantisto, iama UEA delegito pri Amnestio Internacia kaj mecenato.

Li estis kolono de la postmilita Esperanto-movado en Nederlando.

Li prizorgis E-lingvan radio-programon Socialistaj Novaĵoj en Esperanto (1950-1966), estis redakciano (1952-58) de la prestiĝa revuo La Progresanto kaj membris en la landa ekzamena komitato.

Li aparte aktivis, ankaŭ verke kaj redakte, ĉe fervojistoj, blinduloj kaj ĉe la esperantistoj de Utreĥto, kies revueton li redaktis (1977-86).

[redakti | redakti fonton]

Esperanto decembro 2001