Jack Fellure

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jack Fellure
Jack Fellure.jpg
Persona informo
Naskonomo Lowell Jackson Fellure
Naskiĝo 3-an de oktobro 1931 (1931-10-03) (89-jara)
en Midkiff
Lingvoj angla lingvo
Loĝloko Hurricane
Ŝtataneco Usono
Subskribo Jack Fellure
Familio
Edz(in)o Jean Fellure
Infanoj 6
Okupo
Okupo politikisto
Information icon.svg
vdr

Jack Fellure (plenanome Lowell Jackson Fellure, naskita la 3-an de oktobro 1931) estas konstanta kandidato por la respublikana nomumo por la usona prezidenteco.

Li kandidatis en ĉiu nomuma balotado ekde 1988. Krome, en 2012, post la malsukceso ĉe la Respublikana Partio, li transiris provizore al la Prohibicia Partio, kiu nomumis lin tute senefike. Jam la 7-an de novembro 2012 Fellure oficiale anoncis sian kandidatiĝon por la voĉdonado en 2016, tamen denove kiel respublikano.[1]

Fellure ĝenerale rigardas la Biblion de Reĝo Jakobo (1611) kiel la deklaron de siaj pozicioj pri ĉio imagebla, kaj kiel verkaĵon de Dio mem.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fellure 2016 FEC Statement of Candidacy, 2012-11-07, Federal Election Commission angle