Jack Ruby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jack Ruby
Persona informo
Naskonomo Jacob Leon Rubenstein
Naskiĝo 25-an de aprilo 1911 (1911-04-25)
en Ĉikago
Morto 3-an de januaro 1967 (1967-01-03) (55-jaraĝa)
en Parkland Memorial Hospital
Mortokialo pulma kancero
Tombo Westlawn Cemetery
Ŝtataneco Usono
Familio
Frat(in)o Eva Rubenstein Grant
Edz(in)o
Okupo
Okupo entreprenisto • nightclub owner
vdr

Jacob RUBINSTEIN (25-a de marto 19113-an de januaro 1967), kiu laŭleĝe ŝanĝis sian nomon al Jack Leon Ruby, estis posedanto de noktoklubo en la teksasa Dallas. La 14-an de marto 1964 li estis kondamnita al mortpuno pro murdo de Lee Harvey Oswald, krimita la 24-an de novembro 1963. Li ja revokis sin sukcese kontraŭ la verdikto, sed antaŭ ol povis komenciĝi nova juĝado, li grave malsaniĝis kaj mortis.

Li neniam klarigis siajn precizajn motivojn por la murdo kaj sian krimon li kialigis sole per neklaraj eldiraĵoj kiel ekz.:

"mi volis savi la vidvinon post la mortinta prezidento de suferoj, tra kiuj ŝi devus trairi dum proceso kun la murdisto de sia edzo."
"La mondo neniam ekscios la veron pri la atenco: alivorte miaj veraj motivoj ... feliĉe tiuj homoj, kiuj tiom akiris pro tio kaj kiuj havis fortan motivon venigi min en tiun ĉi situacion, neniam permesos, por ke la vera vero ekvidu la lumon de la mondo."

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]