Jacques Piccard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacques Piccard
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1922 (1922-07-28)
en Bruselo,  Belgio
Morto 1-an de novembro 2008 (2008-11-01) (86-jaraĝa)
en La Tour-de-Peilz, Vaŭdo,  Svislando
Lingvoj franca
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de BazeloUniversitato de Ĝenevo
Familio
Patro Auguste Piccard
Infano Bertrand Piccard
Okupo
Okupo inventistoinĝeniero • esploristo • oceanografo
Verkoj batiskafo
vdr
Jacques Piccard (fronte) kaj Don Walsh (malsupre) en la batiskafo Trieste.
La batiskafo Trieste, super la Mariana Fosego, la 23-an de Januaro 1960

Jacques PICCARD (naskiĝis la 28-an de julio 1922 en Bruselo - mortis la 1-an de novembro 2008 en Svisio) estis svisa oceanografia sciencisto. Li estis la filo de la fama fizikisto Auguste Piccard kaj la patro de Bertrand Piccard, psikiatro kaj piloto de varmaera aerostato.

Jacques Piccard fariĝis fama por esti la tenanto de la mondrekordo de subakviĝo (10916 m) kune kun la usona leŭtenanto Don Walsh.

La 23-an de Januaro 1960, ili ambaŭ subakviĝis batiskafe en la Marianan Fosegon, la plej profundan lokon de la tera surfaco. Post kvin horoj je rekorda profundo de 10916 metroj kaj observinte ĝis tiam, nekonatajn fiŝojn kaj krustulojn kiuj povas elteni grandegan akvopremon, la batiskafo nomita Trieste resupreniris al la surfaco.

Jacques Piccard ankaŭ konceptis plurajn esploradocelajn submarŝipojn.