Jacques Vergès

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacques Vergès en 2008.

Jacques VERGES (n. la 5-an de marto 1926 - m. la 15-an de aŭgusto 2013) estis franca advokato. Li unue famis pro sia kontraŭkoloniisma sinteno, sed ankaŭ kiel juna rezistulo dum la Dua mondmilito.

Li sekve klopodis defendi certajn el la plej famaĉaj krimuloj de la lastaj jardekoj. La listo de liaj klientoj inkludas politikajn diktatorojn kiel Slobodan MiloŝeviĉLaurent Gbagbo, sed ankaŭ pli komunajn krimulojn kiel la eksa nazio Klaus Barbie.