Laurent Gbagbo
Laurent Gbagbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
prezidento de Eburbordo | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Laurent Koudou Gbagbo | |||||
Naskiĝo | 31-an de majo 1945 (77-jara) en Gagnoa | ||||
Religio | katolikismo [#] | ||||
Lingvoj | franca [#] | ||||
Loĝloko | Francio [#] | ||||
Ŝtataneco | Ebur-Bordo [#] | ||||
Alma mater | Universitato Parizo-Diderot • Universitato de Liono • Paris Cité University [#] | ||||
Partio | Eburborda Popola Fronto [#] | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Simone Gbagbo • Nady Bamba [#] | ||||
Infanoj | Michel Gbagbo [#] | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Le boulanger d'Abidjan • Le Woody de Mama [#] | ||||
Okupo | politikisto • verkisto • universitata instruisto [#] | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Laurent GBAGBO (naskiĝis la 31-an de majo 1945 en Gagnoa, Ebur-Bordo) estas eburborda politikisto. Li estis profesoro pri historio en la universitato de Cocody-Abiĝano, pro politikaj kialoj dufoje malliberiĝis kaj estis la fondinto de la politika partio Eburborda Popola Fronto (france Front Populaire Ivoirien, FPI), kiu en 1982 kaŝe fondiĝis, en 1990 oficiale rekoniĝis kiel politika partio, kaj de 2000 respektive 2001 estas gvida politika forto de la lando. La partio komprenas sin kiel socialisma partio kaj estas membro de la Socialista Internacio. Laurent Gbagbo en tre disputita kaj de la opozicio bojkotita prezidenta baloto la 22-an de oktobro 2000 elektiĝis prezidento de Ebur-Bordo. En la parlamenta baloto de januaro 2001 lia partio atingis 96 el la entute 225 parlamentaj seĝoj.
Li estis prezidento de Eburbordo de la 2-a de decembro 2000 ĝis 3-a de decembro 2005. Ekde tiam, li okupis la oficon pro plurfoja prokrasto de la prezidenta elekto ĝis 4-a de decembro 2010. Kvankam oni tiam ne reelektis lin, li spasme tenas la potencon en la lando.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- "Laurent Gbagbo estos kandidato por sia propra sukcedo" artikolo el la retejo "Eventeo" de la 9-a de oktobro 2009 (esperante) Arkivigite je 2012-01-11 per la retarkivo Wayback Machine