Jakob Fabricius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakob Fabricius
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1593 (1593-07-19)
en Koszalin
Morto 11-an de aŭgusto 1654 (1654-08-11) (61-jaraĝa)
en Szczecin
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jakob FABRICIUS (vere: Schmidt; naskiĝinta la 19-an de julio 1593 en Koszalin, mortinta la 11-an de aŭgusto 1654 en Szczecin) estis germana luterana teologo kaj eklezikantverkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de ŝuflikisto Joachim Schmidt kaj estonta doktoro pri teologio estis generalsuperintendanto en la ŝtetina regiono, kaj perlaboris per longjara instruado de aliaj lernantoj. 18-jara li ekfrekventis la princan pedagogiejon en Sczeczin antaŭ iri al Lübeck kaj la altlernejo de Rostock. Li famiĝis pro bonega kono de la hebrea lingvo. En 1616 li vokitis instruisto je la urba lernejo de Koszalin kaj en 1619 li iĝis samloke diakono. Malgraŭ ŝatiĝego fare de la fidelulara komunumo li ne rajtis resti longe ĉar duko Bogislav la 14-a (Pomerio) nomumis lin, post aŭskulto de unu lia prediko, kortegan predikiston: unue en Darłowo, poste en Szczeczin mem. Li ankaŭ peris disde la universitato de Greifswald ke Fabricius titoliĝu en 1625 licentiatus theologiae kaj en 1626 doktoro.

En 1631 la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo lasis sin akompani de Fabricius en la rolo de superintendanto batalkampa kaj konfesprenanto tra tuta Germanujo, kie Fabricius konatiĝis kun multaj elstaraj teologoj. Post la morto de la sveda reĝo li revenis al la frua posteno al Szczecin kaj iĝis en la 18.9.1634 generalsuperintendanto por Malantaŭa Pomerio (samfunkcie li restis ĝismorte kvankvam intertempe estingiĝis la pomeria dinastio). Sekve Fabricius estis la unua kaj ununura sveda generalsuperintendanto en Malantaŭa Pomerio.

En 1642 li iĝis pastoro ĉe la ŝtetina Mario-kirko kaj samtempe ĉefinstruisto pri teologio ĉe la gimnazio posteulanta Daniel Cramer. Lernjestro estis lia bofrato, la pomeria historiografo Johannes Micraelius. Fabricius mortis pro apopleksio suferita mallonge antaŭe dum surambona predikado.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Literature li famis danke al pluraj pamfletoj kontraŭ la lübeck-a predikanto Jacob Stolterfoht kies opinio pri vizioj malplaĉis al Fabricius. Krome li publikigis multajn ekzegezajn kaj predikteoriajn skribitaĵojn (ekz. ankaŭ la predikon okaze de la rekviemo de Gustavo Adolfo aŭ de duko Bogislav la 14-a). Fabricius ankaŭ famis kiel verkisto de edifaj ekleziaj kantoj (ekz. Verzage nicht, du Häuflein klein; ĝi troviĝas ankaŭ sur la Gustav-Adolf-fontano en Erfurto).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Artikolo "Fabricius, Jakob" de Gottfried von Bülow en: Allgemeine Deutsche Biographie, eldonis Historische Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, vol 6 (1877), p. 514–515, kio legeblas tie ĉi interrete.