Jakobo van Artevelde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jakobo van Artevelde
Jacob van Artevelde statue in Vrijdagmarkt square.JPG
Personaj informoj
Naskiĝo 30-an de novembro 1289 (1289-11-30)
en Gento
Morto 24-an de julio 1345 (1345-07-24) (55-jara)
en Gento
Ŝtataneco Graflando Flandrio
Profesio politikisto
v  d  r
Information icon.svg
Statuo de Jakobo van Artevelde je la Vrijdagmarkt en Gento

Jakobo VAN ARTEVELDE (nederlande: Jacob van Artevelde) (°1290 - 17a de julio 1345) estis popola gvidanto kaj estro en Gento de 1338 ĝis 1345.

Li apartenis al bonhava familio, kiu sin riĉigis per lana kaj drapa komerco.

Jakobo van Artevelde loĝis en burĝodomo kun remizo je la monteto Kalander. En sia naskiĝurbo li posedis plurajn posedaĵojn. Krome li ankaŭ estis la posedanto de polderoj kaj herbejoj en Assenede, Zelzate, Baasrode, Bornem, Deinze kaj Sint-Martens-Leerne.

Je la placo Vrijdagmarkt troviĝas statuo de Jakobo van Artevelde.