Vrijdagmarkt (Gento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Vendreda bazaro kun la statuo de Jakobo van Artevelde

La VrijdagsmarktVendreda bazaro estas placo en Gento (Belgujo), proksimume unu hektaron granda. La nomo devenas de la bazaro, kiu ankoraŭ nuntempe estas tenata ĉi tie ĉiuvendrede.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Normanoj iam travintris ĉi tie. Inter la 11-a kaj la 13-a jarcentoj, la placo estis enloĝata: arkeologia esploro, okaze de la elfosado de subtera parkejo, malkovrigis restaĵojn de domoj, rubejojn kaj sterkejojn.

Post 1200, la tuta domaro malkonstruiĝis kaj placo ekestis. Ekde tiam, Gento havis lokon por siaj vendreda bazaro kaj jarbazaro (la 1-an de oktobro, en la tago de la Sankta Bavo); skribita dokumento el 1199 konfirmas tion.

La situo estis bonega: apud la rivero Liso kaj la haveno, kiuj ebligis trafikon de krudmaterialoj kaj finitaj produktoj kaj ankaŭ provizadon de la bazaro.

En la 14-a kaj 15-a jarcentoj popolaj kunsidoj okazis sur la placo: nur viroj, patricioj unuflanke (52 "malgrandaj" negocistoj, gvidataj de ĉefnegocestro) kaj metiestroj aliflanke, kaj poste fulistoj kaj teksistoj, eternaj rivaloj. En 1451, la gentaj komunumanoj restis sur la placo de la 1-a ĝis la 14-a de decembro (en plena vintro!) ... antaŭ ol sukcesi atingi kompromison.

Jacob van Artevelde parolis ĉi tie kiel estro al la homamaso. Okazis sur la Vendredobazaro ekzekutoj, diskvaronigoj, senkapigoj, ... sed ankaŭ festoj, akceptoj de ŝtatestroj, procesioj. En la 17-a jarcento, Gento havis 7 placojn por bazaroj: la vendredobazaro ĉiam estis la plej granda.

De 1600 ĝis 1792 statuo de la imperiestro Karlo la 5-a okupis la centron; la francoj anstataŭigis ĝin per arbo. En 1863 la gentanoj inaŭguris statuon de Jakobo van Artevelde.

Gent - vrijdagmarkt.jpg