James Goldstone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Goldstone
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1931 (1931-06-08)
en Los-Anĝeleso
Morto 5-an de novembro 1999 (1999-11-05) (68-jaraĝa)
en Shaftsbury
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoro
vdr

James Goldstone (1931-1999) estis usona reĝisoro de televido kaj kino kies kariero daŭris pli ol tridek jarojn.

Goldstone estis rimarkita por televidaj provepizodoj de Star Trek ("Where No Man Has Gone Before " 1966), de Ironside, kaj de The Bold Ones: The Senator. Lia posta kariero helpis firmigi sian stilon en verkoj kiel Rita Hayworth, Calamity Jane, kaj la Kent State shootings por kiu li gajnis la premion Emmy Awards. [1]

Dum sia kariero en Hollywood li reĝisoris famajn aktorojn, inter aliaj Paul Newman, Robert De Niro, Robert Shaw, James Garner, Richard Dreyfuss kaj Sidney Poitier kaj kunlaboris kun la komponisto Lalo Schifrin. Li "malkovris" la muzikiston Tiny Tim.

Krome sia arta kariero, Goldstone gvidis asociojn Directors Guild of America kaj Writers Guild of America.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "James Goldstone, 68, TV and Film Director", November 15, 1999. Kontrolita 8 October 2010.