James Matthew Barrie
James Matthew Barrie | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | James Matthew Barrie [#] | |
Naskiĝo | 9-an de majo 1860 en Kirriemuir | |
Morto | 19-an de junio 1937 (77-jara) en Marylebone | |
Mortokialo | pneŭmonito [#] | |
Tombo | Kirriemuir [#] | |
Lingvoj | angla lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#] | |
Alma mater | Universitato de Edinburgo [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Mary Ansell [#] | |
Idoj | Jane Elizabeth Barrie [#] | |
Profesio | ||
Profesio | verkisto • romanisto • dramaturgo • ĵurnalisto • verkisto de porinfana literaturo • libretisto • scenaristo [#] | |
Laborkampo | teatra arto [#] | |
Verkoj | The Little White Bird ❦ Peter Pan ❦ The Little Minister ❦ The Admirable Crichton ❦ The Old Lady Shows Her Medal [#] | |
Honorigoj | Brita Merit-Ordeno [#] | |
TTT | ||
Retejo | http://jmbarrie.co.uk [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Siro James Matthew BARRIE (naskiĝis la 9-an de majo 1860; mortis la 19-an de junio 1937), estis skota romanisto kaj dramisto, nun pleje konita kiel kreinto de Petro Pajno. Filo de familio de vilaĝanaj teksistoj el Kirriemuir, li estis edukata en Skotlando. Li translokiĝis al Londono, kie li disvolvas sian karieron kiel romanisto kaj dramisto. Tie li konatiĝas kun la knaboj Llewelyn Davies, kiuj inspiras al li por verki pri knabo kiu havas magiajn aventurojn en Kensington Gardens (inkludita en Blanka birdeto), poste por verki Petro Pajno, aŭ la Knabo kiu neniam plenkreskiĝis, "fein-rakonto" pri tiu ĉi ĉiama knabo kaj ordinara knabino nomita Wendy kaj iliaj aventuroj en la fantazia Neniamlando. Tiu ĉi verko rapide superombris lian antaŭan laboron kaj kvankam li daŭre verkis sukcese, ĝi iĝis sia plej konita verko, kiel pruvas populariĝo de la nomo Wendy, kiu estis tre malofta antaŭe. Barrie neoficiale adoptis la knabojn Davies post la mortoj de iliaj gepatroj.