James Randi
James Randi | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
James Randi | |||||
Naskonomo | Randall James Hamilton Zwinge | ||||
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1928 en Toronto | ||||
Morto | 20-an de oktobro 2020 (92-jara) en Plantation | ||||
Mortis pro | maljunaĝo [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Kanado • Usono [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Deyvi Orangel Peña Arteaga [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo • iluziisto • verkisto • illusionist [#] | ||||
Laborkampo | escapology • metodologia dubo [#] | ||||
Aktiva dum | 1946–2015 [#] | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Randall James Hamilton Zwinge (Toronto, Ontario; 7-a de aŭgusto, 1928 - Plantation, Florido; 20-a de oktobro, 2020), konata kiel James Randi, estis kanada-usona sceneja magiisto, iluziisto, verkisto kaj skeptikulo konata pro elmontrado de fraŭdoj rilataj al parapsikologio, la okultismo, la supernatura, homeopatio kaj aliaj pseŭdosciencoj. Li komencis sian karieron kiel magiisto sub la artista nomo The Amazing Randi kaj poste decidis dediĉi la plej grandan parton de sia tempo al esplorado de paranormalaj, supernaturaj kaj pseŭdosciencaj asertoj - temoj. Li kreis la proponon nome Miliondolara Paranormala Defio.