James Wickersham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Wickersham (meza vico, tria de dekstre) en renkontiĝo kun indiĝenaj alaskaj tribestroj

James Wickersham (n. la 24-a de aŭgusto 1857 en Patoka, Ilinojso; m. la 24-a de oktobro 1939 en Juneau, Alaska Teritorio) estis usona politikisto. Inter 1909 kaj 1933 li reprezentis la Alaskan Teritorion plurfoje kiel delegito al la Usona Ĉambro de Reprezentantoj.

Fruaj jaroj kaj politika pliiĝo[redakti | redakti fonton]

James Wickersham frekventis la publikajn lernejojn en Ilinojso. Post studado de juro, li eklaboris kiel advokato en 1880, en Springfield. Li ankaŭ estis membro de la Ilinojsa Milico. En 1883, Wickersham moviĝis al la Vaŝingtona Teritorio. En la loka Kantono Pierce li estis testamentkortuma juĝisto de 1884 ĝis 1888. En 1894 li estis procesadvokato por la urbo Tacoma.

Wickersham iĝis membro de la Respublikana Partio. En 1898 li estis membro de la Vaŝingtona Ĉambro de Reprezentantoj. En 1900 li estis nomumita fare de prezidanto William McKinley kiel federacia juĝisto en la Alaska jura distrikto. Wickersham plenumis tiun oficon ĝis januaro 1908. Ĉi tiu tasko en la sovaĝa, senhoma lando sen infrastrukturo estis tre malfacila. Por esperantistoj gravas, ke li komence de 1903 vokis al Alasko kiel tribunala stenografiisto la esperantiston Richard Geoghegan, kiu en 1905 elektiĝis kiel la unua prezidanto de la nove fondita Amerika Esperanto-Asocio, sed fakte nur malfacile povis efike plenumi sian postenon pro sia foresto en la fora Alasko.

Kongresa Delegito[redakti | redakti fonton]

En la kongresaj elektoj en 1908, James Wickersham estis elektita al la Usona Ĉambro de Reprezentantoj nome de la Alaska Teritorio por sukcedi Thomas Cale (1848-1941). Tie li funkciis kiel delegito dum kvar sinsekvaj leĝdonaj periodoj inter marto 1909 kaj marto 1917. Tiam li estis venkita de Charles August Sulzer, la kandidato de la Demokrata Partio. Tamen, Wickersham sukcese jurpersekutis kontraŭ la balotrezultoj. En januaro 1919, du monatojn antaŭ la fino de la leĝdona periodo, Sulzer devis transdoni sian mandaton reen al Wickersham, kiu tiam rekomencis sian sidlokon en la Reprezentantĉambro ĝis marto 3, 1919. Paradokse, Sulzer ankaŭ estis elektita al la Kongreso de Usono en 1918. Tiu balotrezulto ankaŭ estis pribatalita fare de Wickersham. Dum la procedoj daŭre estis daŭrantaj, Charles Sulzer mortis la 28-an de aprilo 1919 kaj alia demokrato, George Barnes Grigsby, estis elektita al la ĉambro de reprezentantoj kiel anstataŭulo. Post kiam la elektobĵeto de Wickersham estis aprobita, li iĝis kongresa delegito dum tri tagoj inter marto 1 kaj 3, 1921. Li tiam iris al Juneau, Alasko, kie li laboris kiel advokato.

En la elekto de 1930, Wickersham estis reelektita kiel delegito al la Kongreso de Usono en Vaŝingtono. Li restis tie por alia plena leĝdona periodo inter marto 1931 kaj marto 1933. En la elektoj de 1932 li estis venkita fare de Anthony Dimond. Oni devas rimarki, ke ĉiuj delegitoj el Alasko reprezentitaj en la Usona Ĉambro de Reprezentantoj ne havis voĉdonrajton ĝis 1959 ĉar la teritorio ne estis oficiala usona ŝtato ĝis tiu tempo.

Plia vivo[redakti | redakti fonton]

Post forlasado de federacia politiko, li denove iĝis advokato en Juneau. Li ankaŭ publikigis plurajn librojn kun historia aŭ etnologia fono. James Wickersham mortis en oktobro 1939.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiu ĉi artikolo ekestis la 3-an de januaro 2024 pli-malpli surbaze de la germana teksto en la formo de tiu dato, simple ĉar ĝi pli koncizis kaj pli esencis ol la anglalingva versio de tiu dato.