Jan Šmíd (verkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Jan Šmíd
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1921 (1921-03-04)
en Prago
Morto 13-an de decembro 2002 (2002-12-13) (81-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo ĵurnalisto • redaktisto • pentristo • verkistoredaktorotradukisto
vdr

Jan ŠMÍD, pseŭdonime ankaŭ Jaime Pessoa (naskiĝis la 4-an de marto 1921 en Prago - mortis la 13-an de decembro 2002) estis ĉeĥa verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto.

Li redaktis gazeton Svět motorů (La mondo de motoroj) kaj laboris kiel redaktoro de la eldonejo Magnet. Li verkis ankaŭ tekstojn por publikaĵoj pri la enlanda historio kaj naturo, tradukadis el la angla en la ĉeĥan. Plej grandan popularecon li atingis per siaj historiaj romanoj (Sub la signo de Leono, Sub la signo Erato, Kvar cignaj plumoj) kaj bonhumoraj romanoj (Puraj ĝojoj de mia vivo).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Čisté radosti mého života (Puraj ĝojoj de mia vivo)
  • Návrat čistých radostí (Reveno de puraj ĝojoj)
  • Bodáky habsburské monarchie (Bajonetoj de la habsburga monarkio)
  • Čtyři labutí pera (Kvar cignaj plumoj)
  • Deštivá noc; Na rohu dvaadevadesáté (Pluva nokto; Ĉe la angulo de la 92-a strato)
  • Já a můj kůň (Mi kaj mia ĉevalo)
  • Kde jsou hvězdy nejblíž (Kie la steloj estas plej proksimaj)
  • Kolotoč (Karuselo)
  • Kulka od Pánaboha (Kuglo pafita de Disinjoro)
  • Malá Matty (La eta Matty)
  • Na opačné straně zákona (Sur la transa flanko de la leĝo)
  • Oživené krásy vlasti (Revivigitaj beloj de la patrujo)
  • Panna a rentiér (Virgulino kaj rentulo)
  • Polibek (Kiso)
  • Skřítek Vltavínek a holčička Apolenka (Koboldo Moldavitĉjo kaj bubineto Apolonjo)
  • Smlouva s ďáblem (Kontrakto kun diablo)
  • Stíny minulosti (Ombroj de la pasinteco)
  • Šestý výstřel pro Mabel Lowellovou (Sesa pafo por Mabel Lowell)
  • Tenkrát v Americe (Tiam en Usono)
  • Údolí čistých radostí (La valo de puraj ĝojoj)
  • Upíři (Vampiroj)
  • Ve znamení Erató (Sub la signo Erató)
  • Ve znamení Lva (Sub la signo de Leono)
  • Zapomenuté krásy vlasti (Forgesitaj beloj de la patrujo)

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]