Jan Duda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Duda
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1938 (1938-06-25) (85-jaraĝa)
en Újezd u Rosic
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantistomuzikisto
vdr

Jan DUDA (naskiĝis la 25-an de junio 1938 en Újezd u Rosic) estas ĉeĥa muzikisto, violonisto kaj esperantisto, honora membro de ĈEA.

Post studado en konservatorio de Brno (1953-1959) li fariĝis membro de opera orkestro en la tiama teatro O. Stibor en Olomouc (1962-1965), de tie li transiris al Moravia Filharmonio Olomouc (1965-1996). Dum dudek jaroj li estis membro de arĉa kvarteto de Moravia Filharmonio kaj de kamera orkestro Musici Moravie. Poste li foriris al Ĉeĥa Nacia Simfonia Orkestro en Prago, kie li restis 6 jarojn ĝis emeritiĝo en 2001.

Dum sia tuta vivo li ankaŭ fotografis, siajn lumbildojn li uzas por prelegoj, havis eĉ propran ekspozicion en la vestiblo de Moravia Filharmonio Olomouc, akiris duan premion en fotografa konkurso kaj plurajn honorajn menciojn.

Esperanton li ekkonis kiel 12-jara vilaĝa knabo en infana gazeto. Kiel studento de konservatorio li vizitadis Esperanto-kurson en Brno (1956), gvidatan de Josef Vondroušek, en 1957 li partoprenis Esperanto-tendaron apud Vranov nad Dyjí. Li partoprenis ankaŭ la kluban vivon inkluzive de kluba teatro. En 1991 li submetiĝis al asocia ekzameno "pri kapablo instrui".

Inter 1984-1989 li prezentis dudekon da esperantlingvaj prelegoj en Olomouc, Brno, Opava, Litovel kaj aliloke. Per parolo kun akompano de lumbildoj li prezentis koncertajn vojaĝojn de Moravia Filharmonio.

Li partoprenis en UK-oj Budapest 1966, Varna 1978, Budapest 1983, Praha 1996, Bialistoko 2009. En la UK de Praha li prezentis unuhoran prelegon "En la muziko estas la vivo de ĉeĥoj" kaj violonis en la arta vespero.

Li ofte violonis ankaŭ dum aliaj Esperanto-aranĝoj, ekz. dum Internaciaj Kulturaj Festivaloj en Ústí nad Labem, kongresoj kaj konferencoj de ĈEA kaj en kluboj.

Dum festado de 100-jariĝo de Esperanto-klubo en Olomouc li preparis unuhoran prelegon por la radio Olomouc, du libro-ekspoziciojn en la Scienca Biblioteko Olomouc kaj en Smetana-parko antaŭ Esperanto-monumento kaj Esperanto-arbo li aranĝis solenaĵon kaj poste solenan koncerton en la urbodoma korto.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Li esperantigis libron de Karl Bruckner "Sadako volas vivi" pri knabineto 12-jara, kiu mortis je leŭkemio post atombombo falinta sur Hiroŝimo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]