Jann Halexander
Jann Halexander | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Jann Halexander |
Naskiĝo | 13-an de septembro 1982 (41-jaraĝa) en Librevilo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio Gabono |
Familio | |
Patro | Léonard Makosso-Akendengué (en) |
Patrino | Anne-Cécile Makosso- Akendengué (en) |
Parencoj | Pierre Akendengué (en) (pranevo) |
Okupo | |
Okupo | kantisto filmreĝisoro verkisto |
TTT | |
Retejo | http://jannhalexander.blogspot.fr/ |
Jann HALEXANDER, kromnomo de Aurélien MAKOSSO-AKENDENGUÉ, naskiĝinta la 13an de septembro 1982 en Libreville (Gabono), estas franca-gabona kantisto, kantaŭtoro, aktoro kaj reĝisoro.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Pranevo de la gabona folk-muzikisto Pierre Akendengué, li eklernis ludi pianon je tre juna aĝo. En 2003, li interesiĝis al la spektaklartoj kaj iuj komparis lin je lia komenciĝo al Jean Guidoni. Li publikigis dekon da albumoj, unue per memeldonado, poste danke al pluraj produktistoj ekde 2008. La 22an de marto 2013, li festis la 10-jariĝon de sia kariero ĉe la Auguste Théâtre, en Parizo. Lin konigis lia kanzono À table, kaj li estas precipe scena artisto. Li publike kantis en Francio, en Belgio kaj en Germanio. Li prikantas temojn kiel mestizado, familio, vojaĝo, malsimileco.
Diskaro[redakti | redakti fonton]
- Halexander Songs (2005) / 10 kantaĵoj - memeldonita
- Le Marginal (2008) / 21 kantaĵoj - produktita de Apoplexia / Midi 52
- Un bon chanteur est un chanteur mort (2013) / 13 kantaĵoj - produktita de Label TH
- Elles et eux chantent Jann Halexander (2015) / 21 kantaĵoj - produktita de Label TH
- Affidavit (2016), 14 kantaĵoj - produktita de Label TH / Lalouline Editions
- A Vous Dirais-Je (2017) / 10 kantaĵoj - produktita de Label TH / Lalouline Editions
- C'était à Port-Gentil (2018) / 4 kantaĵoj - produktita de Label TH / Lalouline Editions