Jannik Sinner
Aspekto
| Jannik Sinner | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 16-an de aŭgusto 2001 (24-jaraĝa) en San Candido, |
| Lingvoj | germana • itala • angla |
| Ŝtataneco | Italio |
| Alma mater | Istituto Tecnico Economico Walther (en) |
| Familio | |
| Amkunulo | Anna Kalinskaya (en) Laila Hasanovic (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | tenisisto |
| TTT | |
| Retejo | https://janniksinner.com |
Jannik Sinner (n. la 16-an de aŭgusto 2001 en Innichen apud Sexten, Sudtirolo, do nun 24-jaraĝa) estas origine germanlingva italia tenisisto. En 2019, li iĝis la plej juna kaj plej malalt-rangigita ludanto kiu iam venkis en la Venonta Generacia ATP-finalo por ludantoj sub 21 jaroj.

en la Usona Malferma Turniro de 2024
Jannik Sinner ĝis la stato de junio 2025 gajnis 19 unuopajn titolojn en la ATP-turneo, inkluzive de tri aparte gravaj turniroj de la serio Granda Ŝlemo: li venkis en la Aŭstralia Malferma Turniro de 2024 kaj 2025 kaj same ankaŭ en la Usona Malferma Turniro de 2024. Same li triumfis en la ATP-Finaloj de 2024 ATP-Finaloj kaj kvar turniroj de la serio ATP 1000. Li ankaŭ estis parto de la itala teamo de la Davisa pokalo, kiu gajnis la kronojn de 2023 kaj 2024.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (angle)
- profilo de Jannik Sinner en la retejo de la Asocio de Tenisaj Profesiuloj (ATP, angle)
- statistiko pri Jannik Sinner en la retejo de la Davisa Pokalo (angle)

