Janus Pannonius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Janus Pannonius en Pécs

Janus Pannonius, [1] hungare Csezmicei János estis kroata-hungara poeto, episkopo kaj politikisto en Hungara reĝlando, kiu latine verkis.

Vivo

Li naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1434 en Čazma tiutempe nomata ankaŭ "Csezmice" [ĉezmice]. La junulo frekventis lernejojn en Italio, kie frue iĝis talento. En 1454 li lernis juron en Padovo, poste hejmenvenis en la reĝan korton, ĉar la nova reĝo Matiaso la 1-a kolektis sciencistojn, artistojn kaj similajn. Helpe de lia parenco li akiris gravajn postenojn, fine iĝis episkopo de Pécs, tamen en siaj poemoj li rifuzis la religion. Tuberkulozo atakis lin en 1466. Malsane li aliĝis al komploto kontraŭ Matiaso. En 1471 li retiriĝis al Pécs, poste komencis rifuĝi al Italio, sed dumvoje li mortis la 27-an de marto 1472 en Medvedgrad, en Kroatio.

Oni trovis sian tombon en 1991 en kelo de katedralo de Pécs. Ĉiuj poemoj estas tradukitaj hungaren, kelkaj Esperanten. Kaj la hungaroj, kaj la kroatoj taksas lin alte.

En Esperanto aperis

Fontoj