Janusz Onyszkiewicz
Janusz ONYSZKIEWICZ [januŝ oniŝkjeviĉ] (naskiĝis 18-an de decembro 1937 en Lvovo).
Biografio
Politika agado
Li estas pola politikisto, matematikisto, alpisto kaj speleologo. Li estis pola ministro de nacia defendo (1992-1993 kaj 1997-2000), deputito de pola Sejmo de 10-a, 1-a, 2-a kaj 3-a periodo.
Ekde 2004 ĝis 2009 deputito (MEP) de Eŭropa Parlamento, ekde 2007 ĝis 2009 prezidanto de Komisiono de Eksterlandaj Aferoj de Eŭropa Parlamento. Kiel membro de Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo de 2004 ĝis 2007 li estis Vicprezidanto de Eŭropa Parlamento.
Janusz Onyszkiewicz ekde 6-an de marto 2006 ĝis 10-an de januaro 2009 estis prezidanto de pola Demokrata Partio - demokratoj.pl. Lia sekvantino estas Brygida Kuźniak.
Janusz Onyszkiewicz kaj Esperanto
Li aliĝis partopreni la lingvan debaton "La Lingva Egaleco en Internaciaj Rilatoj" en la hotelo "Victoria" en Varsovio (la 26an de septembro 2004) organizitan de la japana mecenato Etsuo Miyoshi por la polaj deputitoj (MEP) okaze de Eŭropa Tago de Lingvoj - sed lastmomente lin anstataŭis lia asistanto.