Japana Esperanto-Junularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Japana Esperanto-Junularo
landa sekcio de TEJO
Komenco 1992 vd
Lando(j) Japanio vd
Adreso 162-0042 東京都新宿区早稲田町12-3 日本エスペラント会館気付日本青年エスペラント連絡会
Ĉefestro(j) Iwama Kyo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Japana Esperanto-Junularo (JEJ) estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn japanajn esperantistojn. Ĝi estis fondita en 1992, kaj ekde la jaro 1995 estas landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Ĝia oficiala organo estas La Junuloj, kiu publikiĝas papere kaj interrete.

Titolpaĝo vintro 2011 de la periodaĵo La Junuloj

JEJ okazigas Komunan Seminarion kunlabore kun Korea Esperanto-Junularo kaj Ĉina Junulara Esperanto-Asocio. Komuna Seminario (KS) okazas ĉiujare kaj alterne en tri landoj (Ĉinio, Koreio kaj Japanio). En 2012 la 68-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) devis esti organizita en Okinavo. Tamen oni ŝanĝis la planon pri kongresloko de Okinavo al Tenri kaj finfine fiaskis.

Adreso: p/a Esperanto-domo Wasedamati 12-3, Sinzyuku-ku Tokio, 162-0042 Japanio

Retejo: http://japana-esperanto-junularo.com/ Arkivigite je 2017-11-21 per la retarkivo Wayback Machine

Prezidanto: Iwama Kyo (1-a aprilo 2012 - 31-a marto 2013)

Kvanto de Membroj malpli ol 35: 6 (fine de februaro 2012)[1]

Organo: La Junuloj

Red. adreso: p/a JEJ

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Rezulto de La Voĉdono Arkivigite je 2013-03-26 per la retarkivo Wayback Machine La Junuloj n-ro 93, la 25an de marto 2012.