Iwama Kyo
Aspekto
Iwama Kyo | |
---|---|
Prezidanto de Japana Esperanto-Junularo en 2012 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-a de Junio 1986 en Tokio, Japanio |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | Japano |
Ŝtataneco | Japanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (2010–) |
IWAMA Kyo (naskiĝis la 1an de junio 1986) estas japana esperantisto. En 2012 li estas la prezidanto de Japana Esperanto-Junularo. Iwama loĝas kaj laboras en Tokio, Japanio.
Esperantistiĝo
[redakti | redakti fonton]Iwama eklernis Esperanton kiel membro de Esperanto-Rondo de Sinzyuku en marto 2010, kiam li estis studento en iu universitato en Tokio. En sama jaro li partoprenis en IJK 2010 en Kubo.
Kandidato por la Prezidanto de JEJ
[redakti | redakti fonton]En la 92a numero de La Junuloj, organo de Japana Esperanto-Junularo aperis la kandidatilo de Iwama en la japana lingvo. Liaj celoj estas jene[1]:
- 1) krei firman bazon de la organizaĵo
- 2) malaltigi aĝlimon de regulaj membroj de malpli ol 35[2] al malpli ol 30
- 3) organizi diversajn eventojn inkluzive de Komuna Seminario.
Referenco
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kandidatilo de Iwama Kyo Arkivigite je 2016-04-18 per la retarkivo Wayback Machine La Junuloj n-ro 92, la 26an de februaro 2012.
- ↑ Anoncoj Arkivigite je 2011-07-10 per la retarkivo Wayback Machine La Junuloj n-ro 87, la 1an de julio 2010.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- https://www.facebook.com/people/Iwama-Kyo/100001399765803?sk=wall Facebook.
- http://jej.jp/index.eo.html Arkivigite je 2011-12-29 per la retarkivo Wayback Machine Esperanta Paĝaro de Japana Esperanto-Junularo.
- http://ers.cocolog-nifty.com/ Paĝaro de Esperanto-Rondo de Sinzyuku.