Jardine Matheson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jardine Matheson
negoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1-a de julio 1832 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj William Jardine • James Matheson vd
Sidejo Hamiltono
Lando Bermudo
Estr(ar)o John Witt
Dungitoj 464 000 (stato: 2019)
ISIN-kodo BMG507361001
TTT Oficiala retejo
vdr

Jardine Matheson Holdings Limited (ĉine 怡和控股有限公司, pinjine: Yíhé kònggǔ yǒuxiàn gōngsī) estas multnacia firmao kun fokuso sur Sudorienta Azio kaj ties filioj inkluzivas Jardine Pacific, Jardine Motors, Hongkong Land, Jardine Strategic Holdings, DFI Retail Group, Mandarin Oriental Hotel Group, Jardine Cycle & Carriage and Astra International [1][2][3].

Ĝi estis establita en 1832 kiel Jardine, Matheson & Co. Ĝi okupiĝas pri areoj kiel posedaĵo, hoteloj, konstruo, podetala komerco, financo kaj transporto. La firmao estas registrita en Bermudo, sed la ĉefa administrado troviĝas en Jardine House en Honkongo.

Jardine Matheson daŭre estas kontrolita fare de la posteuloj de unu el la fondintoj de la firmao, komercisto (taipan) William Jardine.

La firmao estis establita en Kantono la 1an de julio 1832 post kiam skotaj komercistoj William Jardine kaj James Matheson interligis fortojn. En 1834 ili sendis sian unuan privatan ŝarĝon de ĉina teo al Anglio. Krome, ili poste komercis pri ĉina silko, kaj la revenkargo al Ĉinio plejparte konsistis el hinda opio. Post kiam la ĉinaj aŭtoritatoj konfiskis grandan stokon de opio kaj detruis ĝin en 1839, la firmao turnis sin al la brita registaro por helpo. Tio kondukis al la unua opia milito, kiu finiĝis en ĉina malvenko kaj kiu, interalie, malfermis la landon al laŭleĝaj opioimportado.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Alain Le Pichon, China Trade and Empire: Jardine, Matheson & Co. and the Origins of British Rule in Hong Kong, 1827–1843 (Oxford; New York: Published for The British Academy by Oxford University Press, 2006).
  • Robert Blake: Jardine-Matheson – Traders of the Far East, Weinfeld & Nicolson, London 1999, ISBN 0-297-82501-1
  • Carol Matheson Connell: A Business in Risk – Jardine-Matheson and the Hong Kong Trading Industry, Praeger Publishers, Westport 2004, ISBN 0-275-98035-9.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Janus: Jardine Matheson Archive. University of Cambridge. Alirita 4 April 2018.
  2. Jardine Matheson Holdings Ltd. (J36) Company Profile. Arkivita el la originalo je 12 June 2009. Alirita 4 April 2018.
  3. Jardine Matheson Holdings Ltd. – Company profile & brands. Arkivita el la originalo je 5 April 2018. Alirita 4 April 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]