Jarkko Laine
Jarkko Laine | |||||
---|---|---|---|---|---|
prezidanto | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Jarkko Aarre Juhani Laine | ||||
Naskiĝo | 17-an de marto 1947 en Turku | ||||
Morto | 19-an de aŭgusto 2006 (59-jara) en Turku | ||||
Tombo | Turku Cemetery [#] | ||||
Lingvoj | finna [#] | ||||
Ŝtataneco | Finnlando [#] | ||||
Alma mater | Internacia Verkada Programo [#] | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Toivo Saksa • Lauri Kenttä [#] | ||||
Okupo | poeto • verkisto • tradukisto • aforisto [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jarkko LAINE (17-a de marto 1947 Turku – 19-a de aŭgusto 2006 Turku) estis finna verkisto, poeto kaj tradukisto. Li publikigis 20 poemkolektojn kaj 7 romanojn. Li skribis ankaŭ kantotekstojn, radiodramojn, teatraĵojn kaj novelojn. En komenco de sia kariero li skribis en subgrundajn mediojn. Li estis prezidanto de verkistligo de Finnlando en 1987–2002. Lia unua poemkolekto aperis en 1967. En 1969–1986 li estis redakta sekretario de literatura gazeto Parnasso. En 1987–2002 li estis ĝia ĉefredaktoro. Laine estis kandidato en finna parlamentelekto 1999. Lia partio estis Nacia Koalicio. Li tradukis al finna verkojn de ekzemple Mark Twain, Bram Stoker, Richard Brautigan, William Shakespeare kaj usonan lirikon.