Jaroslav Suchánek (esperantisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaroslav Suchánek
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1955 (1955-01-26) (69-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioĈeĥio
Okupo
Okupo politikistoesperantistodiplomatofizikisto
vdr

Jaroslav SUCHÁNEK (naskiĝis la 26-an de januaro 1955) estas ĉeĥa esperantisto en Ostrava, doktoro pri natursciencoj, iama ĉeĥa ambasadoro en Aŭstralio.

Kiam en 1997 okazis en Adelajdo la 82-a UK, la partoprenantojn surprizis ĉeĥa ambasadoro, kiu alparolis la kongreson per flua Esperanto. Montriĝis, ke li estas multjara esperantisto, kaj kvankam li nun vivtenas sin per instruado de la angla kaj tradukado el la angla en la ĉeĥan, li aktive partoprenas esperantistan vivon en Ostrava.

Plurfoje li jam estis invitita al radio aŭ televido, por diri kelkajn vortojn pri Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Jaroslav Suchánek inter esperantistoj de Ostrava