Jaroslav Suchánek (esperantisto)
| Jaroslav Suchánek | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 26-an de januaro 1955 |
| Morto | 6-an de julio 2024 (69-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
| Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Ĉeĥio |
| Okupo | |
| Okupo | politikisto diplomato esperantisto fizikisto |
Jaroslav SUCHÁNEK (naskiĝis la 26-an de januaro 1955 - mortis la 6-an de julio 2024) estis ĉeĥa esperantisto en Ostrava, doktoro pri natursciencoj, iama ĉeĥa ambasadoro en Aŭstralio, deputito de ĉeĥa parlamento en la 1990-aj jaroj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ 1989 li laboris kiel fizikisto en ferbabriko de Vítkovice kaj en ĉeĥa energetika entrepreno. En julio 1990 li faris promeson de parlamentano de la federacia parlamento kaj en 1992 de ĉeĥa parlamento. En la jaroj 1993-1998 li estis ĉeĥa ambasadoro en Aŭstralio.
Esperantisteco
[redakti | redakti fonton]Kiam en 1997 okazis en Adelajdo la 82-a UK, la partoprenantojn surprizis ĉeĥa ambasadoro, kiu alparolis la kongreson per flua Esperanto. Montriĝis, ke li estas multjara esperantisto, kaj kvankam li nun vivtenas sin per instruado de la angla kaj tradukado el la angla en la ĉeĥan, li aktive partoprenas esperantistan vivon en Ostrava.
Plurfoje li jam estis invitita al radio aŭ televido, por diri kelkajn vortojn pri Esperanto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Ĉeĥa Vikipedio
- Kluba retejo de Esperanto-klubo en Ostrava-Vítkovice
- Mortanoncilo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Jaroslav Suchánek en la Ofico de Urba Distrikto Ostrava III Arkivigite je 2007-10-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Anonco pri forpaso en la retejo de CEA

