Jaroslav Vlček

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaroslav Vlček
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1860 (1860-01-22)
en Banská Bystrica
Morto 21-an de januaro 1930 (1930-01-21) (69-jaraĝa)
en Vršovice
Tombo Slovaka nacia tombejo
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Universitato de Karolo • Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo
Subskribo Jaroslav Vlček
Familio
Infano Věra Szathmáryová-Vlčková
Okupo
Okupo verkisto • literaturhistoriisto • pedagogo • universitata instruisto • literaturkritikisto • politikisto • literaturteoriisto
vdr

Jaroslav VLČEK (naskiĝis la 22-an de januaro 1860 en Banská Bystrica - mortis la 21-an de januaro 1930 en Praha) estis ĉeĥa literatura historiisto.

Lia patrino estis slovakino. En la Praga universitato li studis bohemistikon kaj germanistikon, post doktoriĝo instruis en Brno kaj Prago unue kiel gimnazia, ekde 1898 kiel universitata profesoro. Li verkis artikolojn pri literaturo kaj politikajn eseojn pri subpremado de slovakoj en Slovakio.

Li estas konata kiel aŭtoro de prestiĝa duvoluma Historio de la ĉeĥa literaturo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Literatura na Slovensku, její vznik, rozvoj, význam a úspěchy (Literaturo en Slovakio, ĝia estiĝo, disvolviĝo, signifo kaj sukcesoj, 1881)
  • Přehled dějin literatury české (Supervido de la historio de la literaturo ĉeĥa, 1885)
  • Dejiny literatúry slovenskej (Historio de la literaturo slovaka, 1889-1890)
  • První novočeská škola básnická (La unua novĉeĥa skolo poetika, 1896)
  • Pavel Josef Šafařík (Pavel Josef Šafařík, 1896)
  • Několik kapitolek z dějin naší poezie (Kelkaj ĉapitroj el historio de nia poezio, 1898)
  • Dějiny české literatury (Historio de la ĉeĥa literaturo, 1893-1921)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • La tuteŭropa emancipo de l' homa spirito (El "Dějiny české literatury" tr. Rudolf Fridrich, Bohema Esperantisto 1912, p. 21-22, 42-45)