Saltu al enhavo

Jaroslavl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jaroslavl (apartigilo)
Jaroslavlo
ruse Ярославль
urbo
FlagoBlazono
urbo, urbego [+]

Oficiala nomo: Ярославль

Ŝtato Rusia Federacio
RegionoCentra federacia regiono
Provinco Jaroslavla provinco
Historiaj regionojJaroslavla princlando, Rusa carlando

RiverojVolgo, Kotorosla

SituoJaroslavl
- alteco100 m
- koordinatoj57° 37′ N, 39° 15′ O (mapo)57.61666666666739.25

Akvokolektejo205,8 km² (20 580 ha) [+]
Areo205,3 km² (20 530 ha)

Loĝantaro606 800 (01.01.2010)
Denseco2 960 loĝ./km²

Fondo1010
unua skribmencio1071

HorzonoMT (UTC+4)
Poŝtkodo150000—150066
Telefona antaŭkodo+7 4852
Aŭtokodoj76
OKATO78 401
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
NomoJaroslavl
Tipo de heredaĵokultura heredaĵo
Jaro2005 (29)
Numero1170
RegionoEŭropo
Kriteriojii, iv

Jaroslavlo (Rusio)
Jaroslavlo (Rusio)
DEC
Situo enkadre de Rusio

Jaroslavlo (Jaroslavla provinco)
Jaroslavlo (Jaroslavla provinco)
DEC
Situo enkadre de Jaroslavla provinco

Vikimedia Komunejo:  Yaroslavl
Retpaĝaro: www.city-yar.ru

Map
vdr
Preĝejo de sankta Eliaŝo en Jaroslavl

Jaroslavl, ankaŭ esperantigata Jaroslavlj kaj Jaroslavlo (ruse Ярославль) estas urbo en Rusio. Ĝi troviĝas 282 km nord-oriente de Moskvo borde de la rivero Volgo.

La urbo estas administra centro de la Jaroslavla provinco.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 78401.

La interurba telefona kodo estas 4852, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2010).

Unuafoje la urbo estis skribe menciita en la jaro 1071.

En la 17-a jarcento Jaroslavl estis grandega komerca kaj metia centro. Dum 1658 okazis granda brulego, kiu detruis ĉiujn lignajn konstruaĵojn. Do, ŝtona konstruado ekdisvastiĝis. Laŭ ordono de Petro la Granda dum la jaro 1722 komenciĝis konstruado de granda manufakturo en la urbo. Poste, en la 18-a jarcento la urbo estiĝis grava industria centro. Ĝis la jaro 1708 Jaroslavl estis parto de la Peterburga gubernio. Dum 1750 Fedor Volkov tie fondis la unuan profesian teatron en Rusio.

La ekonomio de la urbo bazitas sur grandindustrio, ĥemia kaj nafta industrio.

En la urbo estas fervoja stacio.

Jaroslavl estas parto de la Ora Ringo de Rusio, grupo de historie gravaj urboj, kie konserviĝis multaj historiaj memoraĵoj.

Ĉiun lastan sabaton de majo en la urbo okazas Urba Festo.

Urbopartnerecoj

[redakti | redakti fonton]

Exeter, Britio

Poitiers, Francio

Kassel, Germanio

Hanau, Germanio

Jyväskylä, Finnlando

Burlington, Usono

Akcidento

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]