Jarrapellejos (filmo)
Jarrapellejos | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Jarrapellejos |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1988 |
Ĝenro | drama filmo |
Kameraado | José Luis Alcaine |
Reĝisoro(j) | Antonio Giménez-Rico |
Produktisto(j) | José Joaquín Aguirre |
Scenaro | Manuel Gutiérrez Aragón • Antonio Giménez-Rico |
Rolantoj | Antonio Ferrandis • Juan Diego • Aitana Sánchez-Gijón • Florinda Chico • José Coronado • Lydia Bosch • Amparo Larrañaga • Joaquín Hinojosa • Miguel Rellán • José Vivó • José María Caffarel • María Elena Flores • Ana Álvarez • Antonio Gamero • Saturno Cerra • Jack Taylor • Carlos Lucena |
IMDb | |
Jarrapellejos [ĥarapejEĥos] estas hispana drama filmo de 1987, reĝisorita de Antonio Giménez-Rico. Ĝi prezentiĝis en la 38a Internacia Kinfestivalo de Berlino. La filmo estas adaptaĵo de la samnoma romano Jarrapellejos (1914), de Felipe Trigo.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]En fikcia vilaĝo de Ekstremaduro, nome La Joya, ĉio dependas de don Pedro Luis Jarrapellejos, la kaciko, rolulo kiu dominas personojn kaj havaĵojn kaj postenigas aŭ elpostenigas urbestrojn kaj guberniestrojn. Ĉio apartenas al li, escepte Isabel (Aitana Sánchez-Gijón), lokanino kiu malakceptas liajn pretendojn. Iam Isabel kaj ŝia patrino aperas hejme perfortitaj kaj murditaj. Jarrapellejos, kortuŝita, baraktas por trovi la kulpulojn, kiuj fakte apartenas al lia etoso. La kerno de la intrigo respegulas la okazintaĵojn de la nomita Murdo de Don Benito.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]Aktoro | Rolo |
---|---|
Antonio Ferrandis | Pedro Luis Jarrapellejos |
Juan Diego | Saturnino |
Lydia Bosch | Ernesta |
Amparo Larrañaga | Purita |
Joaquín Hinojosa | Juan Cidoncha |
Miguel Rellán | Gato |
Aitana Sánchez-Gijón | Isabel |
Carlos Tristancho | Mariano |
Florinda Chico | María del Carmen |
José Coronado | Octavio Trillo |