Jean-Jacques Barthélemy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Jacques Barthélemy
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1716 (1716-01-20)
en Cassis
Morto 30-an de aprilo 1795 (1795-04-30) (79-jaraĝa)
en Parizo
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Parencoj François Barthélemy • André Barthélemy de Courcay vd
Profesio
Okupo antropologo • arkeologoreligiulo • numismato • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean-Jacques BARTHELEMY (naskiĝinta la 20-an de januaro 1716 en Cassis, mortinta la 30-an de aprilo 1795 en Parizo) estis franca antikvecfakulo. Nevo lia estis la ministro François Barthélemy.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studoj de teologio en Marseille li baldaŭ okupiĝis pri antikvaĵaj, konkrete numismatikaj studoj. En 1745 li dungiĝis ĉe la Reĝa monerkabineto en Parizo iĝonte en 1753 ties estro. Danke al akiroj multaj, speciale post kiam li vojaĝis tra Italujo inter 1754 kaj 1757, li aranĝis la tuton je unu el la plej riĉaj kaj bonordigitaj kolektoj siaspecaj en Eŭropo. Gloron internacian li gajnis per la verko »Voyage du jeune Anacharsis en Grèce« (Parizo 1788, 7 volumoj, kun atlaso), kie li trafe kaj bilde rakontis la sociajn cirkonstancojn dum la florotempo de la antikva Grekujo.

Romanverkiste li ankaŭ agadis per la laŭdire el la helena lingvo tradukita verko »Amours de Carite et de Polydore« (Parizo 1760). Antologion de liaj skribitaĵoj »Œuvres diverses« kolektis Sainte-Croix (1798), dume la verkaron kompletan »Œuvres complètes« eldonis en 1821 Villenave (kun biografio).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 2. Leipzig 1905, p. 404-405 (tie ĉi interrete)