Jean Chacornac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Chacornac
Persona informo
Jean Chacornac
Naskiĝo 21-an de junio 1823 (1823-06-21)
en Liono
Morto 6-an de septembro 1873 (1873-09-06) (50-jaraĝa)
en Saint-Jean-en-Royans
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo astronomo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean CHACORNAC (naskiĝis la 21-an de junio 1823 en Liono, mortis la 23-an de septembro 1873 en Villeurbanne) estis franca astronomo.

Filo de malriĉa familio, li komencis kiel komizo en ĉiovendejo de Marsejlo. En 1851, li ekkonis Benjamin Valz, direktoro de la observatorio de Marsejlo. En tiu observatorio li lernis pri astronomio, kaj iĝis la adjunkto de Benjamin Valz. En 1854, Urbain Le Verrier nomumis lin helpanto astronomo en la observatorio de Parizo.

Li partoprenis al la misio al Hispanio por observi la suneklipson de 18-a de julio 1860; sed lia malbona farto trudis lin foriri el la observatorio de Parizo en 1863. Li instaliĝis en Villeurbanne kie li faris konstrui malgrandan observatorion kun lorno kaj teleskopo kiujn li mem fabrikis.

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

Asteroidoj malkovrataj : 6
25 Foceo 6-a de aprilo 1853
33 Polimnio 28-a de oktobro 1854
34 Circo 6-a de aprilo 1855
38 Ledao 12-a de januaro 1856
39 Leticio 8-a de februaro 1856
59 Elpiso 12-a de septembro 1860

La 13-an de majo 1952 li malkovris novan kometon, kaj sin dediĉis al la serĉode "malgrandaj planedoj". Por tio li mapis en sia Atlas Écliptique (Ekliptika Atlaso) ĉiujn stelojn proksimajn de la ekliptiko ĝis la 13-a videbla magnitudo.

La 20-an de septembro 1952 li ekvidis novan asteroidon, nesciante ke, la 19-an jam malkovris ĝin Annibale de Gasparis en Napolo. La asteroido tamen ricevis la nomon "Masalion", antikva nomo de Marsejlo.

Inter 1853 kaj 1860 li malkovris 6 asteroidojn (la unuan, Foceon, en la observatorio de Marsejlo, la 5 aliajn en la observatorio de Parizo).

Li ankaŭ malkovris la objekton NGC 1988 en la Taŭro kaj, ekde 1863, li studis la sunmakulojn de sia observejo de Villeurbanne.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En lia honoro, oni donis lian nomon al:

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]