Jean Chapellier

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jean Cʜᴀᴘᴇʟʟɪᴇʀ (naskiĝis la 24-an de novembro 1907 en Auboué (54); mortis la 26-an de decembro 1976 apud Metz, Francio) estis franca esperantisto.

Ekde 1937 li estis membro de UEA, delegito kaj fakdelegito pri fervojoj en Nancy, konsiliano de Espéranto-France dum pli ol 25 jaroj. Li ĉeestis preskaŭ ĉiujn universalajn, fervojistajn kaj ofte katolikajn kaj italajn Esperanto-kongresojn post la Dua mondmilito.