Jean d'Ormesson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean d'Ormesson
Persona informo
Jean d'Ormesson
Naskonomo Jean Bruno Wladimir François-de-Paule Lefèvre d'Ormesson
Naskiĝo 16-an de junio 1925 (1925-06-16)
en Parizo,  Francio
Morto 5-an de decembro 2017 (2017-12-05) (92-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine, Hauts-de-Seine,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Liceo Henri-IV • Supera normala lernejo • Cours Hattemer • Lycée Masséna vd
Subskribo Jean d'Ormesson
Familio
Dinastio Lefèvre d'Ormesson family vd
Patro André d'Ormesson vd
Patrino Marie Anisson du Perron vd
Gefratoj Henry d'Ormesson vd
Edz(in)o Françoise Béghin vd
Infanoj Héloïse d'Ormesson vd
Parencoj Olivier Lefèvre d'Ormesson • Louis Malle vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
Aktiva dum 1956–2017 vd
Verkado
Verkoj Q3209416 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jean d’Ormesson
Jean d'Ormesson kaj Erik Orsenna en la jaro 2015.

Jean d'Ormesson, kromnome Jean d'O, realnome Jean Bruno Wladimir François-de-Paule Lefèvre d'Ormesson (naskiĝis la 16-an de junio 1925 en Parizo, mortis la 5-an de decembro 2017 en Neuilly-sur-Seine) estis franca romanisto kaj kronikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum sia infaneco, li vivis en la kastelo de Saint-Fargeau.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Lia aparta stilo ecas jene:

  • Vastega avida kaj papilie flirtema klero kaj eruditeco, ĉiam leĝere kaj home traktita.
  • Intereso samtempe malkvieta kaj serena pri la metafizikaj kaj ekzistecaj temoj, kune kun amuzita rigardo diletanto al la vivo.
  • Menso de iu, kiu venas de privilegiita kaj konservema medio, kaj restas alligita al la tradiciaj valoroj, sed samtempe kun komprenemo kaj neniom da konformismo.
  • Facileco kaj emo (foje troa) al lertaj artaj vortformuloj.
  • Gusto al la poezio; konataj versoj ne estas por li mortaj linioj sed vivintaj kaj vivigaj vivomuzikoj konstantaj.

Lia opinio pri vortaroj, aŭ pli ĝuste Enciklopedioj:

Ĉiuj vortaroj ravis min: ili provizas al ni la plenan mondon, ties ideojn, ties pasiojn, ties frenezaĵojn, ties plezurojn laŭalfabete. Ili estas iel la enirĉambro kaj deviga irejo je ĉiu beletra plezuro. Mondo sen vortaro estus malriĉigita mondo. Ĉiu plia vortaro pliriĉigas nin kaj invitas nin fronti malfacilaĵojn kaj feliĉojn de la vivo per pli da scio, da fido, kaj da gajo.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • L'Amour est un plaisir (1956)
  • Du côté de chez Jean (1959)
  • Un amour pour rien (1960)
  • Au revoir et merci (1966)
  • Les Illusions de la mer (1968)
  • La Gloire de l'Empire (1971), (Granda Premio de Romano de Franca Akademio). Unua granda eldon-sukceso de la aŭtoro.
  • Au plaisir de Dieu (1974)
  • Le Vagabond qui passe sous une ombrelle trouée (1978)
  • Dieu, sa vie, son œuvre (1981)
  • Mon dernier rêve sera pour vous (1982)
  • Jean qui grogne et Jean qui rit (1984)
  • Le Vent du soir (1985)
  • Tous les hommes en sont fous (1986)
  • Le Bonheur à San Miniato (1987)
  • Album Chateaubriand (1988)
  • Garçon de quoi écrire (kun François Sureau, 1989)
  • Histoire du juif errant (1991)
  • Tant que vous penserez à moi (interparolo kun Emmanuel Berl, 1992)
  • La fureur de lire la presse (17-a de oktobro 1992)
  • La Douane de mer (1994)
  • Presque rien sur presque tout (1995)
  • Casimir mène la grande vie (1997).
  • Une autre histoire de la littérature française (vol. 1, 1997 kaj vol. 2, 1998)
  • Le Rapport Gabriel (1999)
  • Voyez comme on danse (2001, Premio Combourg)
  • C'était bien (2003)
  • Et toi, mon cœur, pourquoi bats-tu ? (2003)
  • Une fête en larmes (2005)
  • La Création du monde (2006)
  • Odeur du temps (2007) Editions Héloïse d'Ormesson
  • Qu'ai-je donc fait (2-a de oktobro 2008) Éditions Robert Laffont
  • L'enfant qui attendait un train (2009)
  • Saveur du temps (2009)
  • C'est une chose étrange à la fin que le monde (2010)
  • La Conversation (2011)
  • C'est l'amour que nous aimons (2012)
  • Un jour je m'en irai sans en avoir tout dit (2013)
  • Comme un chant d'espérance (2014)
  • Dieu, les affaires et nous, Chronique d'un demi-siècle (2015)