Jebcundamba Ĥutuktu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ĥalĥa Jebcundamba Ĥutuktu (mongole Жавзандамба хутагт; laŭlitere, "Sankta kaj Venerinda Sinjoro") estis la religia titolo de spiritaj gvidantoj de la gelugpaoj de tibeta budhismo en Mongolio. Ili ankaŭ havis la titolon Bogd Ĝegin, kiu igis ilin la pintaj lamaoj en Mongolio.

La unua Jebcundamba, Zanabazar (1635-1723), estis identigita kiel la reenkarniĝo de la akademiulo Taranata de la Jonang-skolo de tibeta budhismo. Zanabazar estis la filo de reganto de centra ĥalĥa Mongolio, kaj iĝis la spirita gvidanto de ĥalĥaj mongoloj.

Kiel Zanabazar, la dua Jebtsundamba ankaŭ estis membro de la plej alta nobelaro de Mongolio kaj rekta posteulo de Ĝingis-Ĥano. Post la ribelo de Chingünjav kaj la sinsekva forpaso de la dua Jebcundamba Ĥutuktu, la imperiestro Qianlong dekretis en 1758 ke ĉiuj estontaj reenkarniĝoj troviĝos inter la loĝantaro de Tibeto.

Kiam pli norda Mongolio deklaris sendependecon en 1911, la oka Jebcundamba (1869-1924) estis deklarita kiel la Imperiestro de Mongolio, nomita Bogd-Ĥano. Li estis la ŝtatestro ĝis sia morto en 1924. La komunista registaro deklaris ke ne ekzistos pliaj reenkarniĝoj. Reenkarniĝo estis fakte trovita preskaŭ tuj en norda Mongolio, kaj kelkaj altrangaj lamaoj de la linio de la mortinta Ĥutuktu iris por intervjui la patrinon de la infano, Tsendjav, kaj instrukcii ŝin en la detaloj de la vivo de la antaŭa enkarniĝo, tiel ke ŝi povus alkutimigi la kandidaton. Alfrontante la eblecon de nova Ĥutuktu naskita en Mongolio kaj eĉ fremdulo de Tibeto, la Centra Komisiono de la Komunisma Partio en julio 1925, decidis turni la aferon al jaraĝa Dalai-lamao en Lhasa, kies decido tamen estus submetita al la nova leĝo por la apartigo de la religio kaj la Ŝtato. En februaro 1929 la religia institucio estis malpermesita.