Jenő Farkas (tradukisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Farkas (tradukisto)
Jenő Farkas
Jenő Farkas
Persona informo
Naskiĝo la  17-an de aŭgusto 1944(nun 1944-08-17)
en  Hungara reĝlando Marosvásárhely
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • universitata instruisto • tradukisto
vdr

Jenő Farkas [farkaŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Farkas Jenő estis hungara tradukisto, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto, eldonisto.

Jenő Farkas[1][2] naskiĝis la  17-an de aŭgusto 1944(nun 1944-08-17) en ĝuste tiam hungara urbo Marosvásárhely (nuntempa Târgu Mureș en Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Farkas maturiĝis en gimnazio de Cristuru Secuiesc, poste li akiris pedagogian diplomon en sia naskiĝurbo en 1965, pli poste plian tian diplomon en Bukareŝta universitato en 1972. Inter 1972-1981 li laboris en eldonejo en Bukareŝto, dum li akiris ankaŭ tradukistan diplomon en 1976. En 1982 li translokiĝis al Budapeŝto, kie li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1986, sed ekde 1983 li instruis jam en la universitato. Ekde 1993 li estris eldonejon. Li doktoriĝis (Ph.D.) en 1997 kaj en 2002 li akiris tradukistan diplomon. Lia edzino naskis filon en 1976. Li ricevis francajn premiojn en 2003 kaj 2009.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Drakula vajda históriája (1989)
  • Emile Cioran: Kalandozások (tradukaĵo, 2004)
  • Antologie de texte din literatura română, 9-12 (2015)
  • TOP 2000 Román-Magyar szótár. A 2000 legfontosabb román szó példamondatokkal (vortaro, 2020)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]