Jenő Ghyczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Jenő Ghyczy [gici], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Ghyczy Jenő estis hungara diplomato, ministro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis ghiczi, assai kaj ablánczkürti.

Jenő Ghyczy en 1941

Jenő Ghyczy [1] naskiĝis la 4-an de majo 1893 en Kisigmánd. Li mortis la 18-an de januaro 1982 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Ghyczy post lernado li ricevis diplomatiajn taskojn komence en Aŭstrio-Hungario, post ties falo en Hungario. Paŝo post paŝo li atingis pli altajn diplomatiajn postenojn kaj titolojn. Li servis en Prago, Beogrado, Berlino. Dum la 2-a mondmilito li laboris en la ministerio pri eksterlandaj aferoj. En 1941 li estis subministro, en la jaroj 1943 kaj 1944 ministro. Li provis ligi kontaktojn kun Britio kaj Usono, tamen estis li, kiu el Germana Regno sendis mesaĝon al Hungario: "Diru al mia edzino, ke mi fartas bone" (ĝi estis kodo signifanta: Germanio okupas Hungarion).

Fontoj[redakti | redakti fonton]