Jenő Nyáry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Barono Jenő Nyáry [njAri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Nyáry Jenő estis hungara arkeologo, kavernisto, membro de Hungara Scienca Akademio (en 1883 korespondanta, en 1889 honora). Lia nobela antaŭnomo estis nyáregyházi. Lia frato estis Albert Nyáry.

Jenő Nyáry [1] naskiĝis la 29-an de februaro 1836 en Hungara reĝlando en Bagonya (nuntempa Bohunice (distrikto Levice) en Slovakio). Li mortis la 29-an de junio 1914 en Piliny.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Nyáry frekventis universitaton en Pest (urbo). En 1861 li iĝis membro de la senato. Li multe laboris kun Flóris Ferenc Rómer. Li opiniis, ke oni esploru arkeologiaĵojn en valoj de riveroj kaj ankaŭ en kavernoj. Plej ofte li esploris kavernojn ĉe Aggtelek, krome li okupiĝis pri la familia bieno en Piliny. En 1874 li ricevis honoran postenon en la ministerio. Li ricevis precipe eksterlandajn premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az aggteleki barlang mint őskori temető (La kaverno en Aggtelek, kiel pratempa tombejo) (1881)
  • Pulszky Ferencznek ötven éves írói működése jubileumára 1834-1884. az országos régészeti és embertani társulat megbizásából (1884) - kunlaboranto

Fontoj[redakti | redakti fonton]