Jenő Rácz (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jenő RÁCZ [jenO rAc] , laŭ hungarlingve kutima nomordo Rácz Jenő estas hungara kuracisto, kirurgo, traŭmatologo, ministro.

Jenő Rácz [1] naskiĝis la 18-an de julio 1953 en Kutas.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Rácz frekventis gimnazion en Kaposvár, poste li plulernis en Universitato de Pécs inter 1971 kaj 1977. Post lernado li laboris en hospitalo de Somogy ĝis 1995 (kun dujara interrompo). En 1982 li ekhavis fakdiplomon pri kirurgio, post du jaroj ankaŭ pri traŭmatologio. En la jaroj 1995 kaj 1996 li laboris en ministerio pri sano, poste li gvidis hospitalon de Kalocsa ĝis 2002. Li estis subministro 2 jarojn, poste same 2 jarojn ministro pri sano.

Li havas edzinon, kiu naskis 4 gefilojn. Nuntempe li gvidas hospitalon de Veszprém.

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-02-22. Alirita 2015-03-09.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.