Jermenovci

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jermenovci, serbe Јермeновци, germane Ürmenhausen, hungare Űrményháza [urmEnjhAza] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Plandiŝte.

Jermenovci troviĝas en (verda) Municipo Plandiŝte en Serbio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Mapo pri municipo de Plandiŝte

Jermenovci situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Plandiŝte troviĝas 8, Versec 21, Belgrado 62 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hungaroj fondis la vilaĝon en 1817, la fondinto estis Ferenc Ürményi, kies nomo troviĝas en la hungara loknomo. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Bánlak, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Dum la 2-a mondmilito la germanoj okupis la vilaĝon. En 1952 oni trovis nafton. En 2002 loĝis en Jermenovci 1033 homoj, (714 hungaroj (69 %), 113 serboj (11 %), 64 slovakoj, 20 jugoslavianoj, 19 rumanoj, 17 ciganoj, 5 kroatoj, 3 germanoj kaj aliaj).

Preĝejo de Jermenovci

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Apudvoja tabulo pri la loknomo en Jermenovci