Jesús García Cano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Jesús García Cano
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1987 (1987-01-01) (37-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Jesús GARCÍA Cano (1987, Martorell, Katalunio, Hispanio) estas manĉa esperantisto.

Li estas la filo de manĉanoj, dum sia junaĝo li aŭdis pri Esperanto kaj en 2003 pro scivolemo pri lingvoj, priserĉis pri Esperanto en bibliotekoj kaj interreto, kie kontaktis kun la kurso de CArlos Pereira. Poste li ekkontaktis kun KEA kaj Kej (Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo, kie li aniĝis.

En 2006 lia familio translokiĝis al Alcázar de San Juan, provinco Ciudad Real, kaj li kontaktis kun HEF (Hispana Esperanto Federacio) ĉefe en Madrido, kie li studis ĝis 2009. Poste li loĝis en Albacete, kie li laboras kiel doktoriĝanta esploristo pri molekula kancerscienco. Li prezidas EMAS (Esperantisma kastilManĉa Asocio) kun Raúl Martínez Anguita.