Jetipura minejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jetipura
ruse Етыпуровское месторождение
Situo: Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio)
Geografia situo 63° 59′ 52″ N, 77° 33′ 16″ O63.99777777777877.554444444444Koordinatoj: 63° 59′ 52″ N, 77° 33′ 16″ O
Tipo: gasonafta minejo
Parto de: Okcidentsiberia naftogasa provinco
Malkovro: 1971 (gaso), 1982 (nafto)
Ekspluatado: ekde 2003
Statuso: ekspluatata
Kapacito: 299,5 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Ekspluatanto: Gazprom nafto
Information icon.svg
vdr

Jetipura minejo estas la gasonafta minejo kiu situas en Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio), 150 km sude de urbo Tarko-Salo kaj estas parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1971 (gaso) kaj ekspluatata ekde 2003. En 1982 estis malkovrita naftokuŝejo.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La minejo estas ligita al la samnoma muro, kiu ligiĝas al la Suprepura megamuro, laŭ nivellinio -2950 m estas granda je 70 x 16 km, amplitudo pli ol 200 m. Gaso haveblas en la terigenaj cenomanianaj sedimentaĵoj de supra kretaceo (tavolo PK1 je la fundo 732-854 m). La kuŝejo estas masiva, akvoflosa. Averaĝa situo de la gasakva kontakto estas registrita je absoluta marko -767,8 m. La kuŝejo estas granda je 11,5 x 37 km, alteco 115 m.

La gasonaftaj sedimentaĵoj konsistas el grejsoj kaj aleŭrolitoj, averaĝa gasosaturita dikeco estas 42 m, poreco 29%. La komenca tavolpremo estas 80 MPa. Elminigado de gaso okazas po 432 ĝis 466 mil m³/diurne. La gaso estas metana (97-98%). En la malsupraj sedimentaĵoj de malsupra kretaceo, aĉima tavolaro (beriasianovalanginiano de malsupra kretaceo) kaj de supra ĵurasio je la fundo 2229 ĝis 3227 m estas trovitaj 8 naftokuŝejoj.

En 2002 la komenca gaskapacito estis taksita je 299,5 miliardoj da kubaj metroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • СТАРОСЕЛЬСКИЙ, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Етыпуровское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 161. ISBN 5-85270-327-3.