Jevnaker estas komunumo de Norvegio, kiu aparte konatas pro produktado de vitro. Ekde la komenco de 2020 ĝi apartenis al la provincoViken kaj ekde la komenco de 2024 apartenas al la provinco Akershus - antaŭ tio ĝi de 1919 ĝis 2019 estis parto de la historia provinco Oppland. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 6 990 loĝantoj sur areo de 225,71 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 31 loĝantoj/km².