Vestby - signifo "okcidenta loĝloko, okcidenta urbo" - estas komunumo de Norvegio. Ĝi apartenas al la provinco Akershus kaj situas ĉe la Oslo-fjordo. Inter 2020 kaj 2023 ĝi apartenis al pli vasta provinco Viken, kiu post nur 4 jaroj estis remalfondita. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 19 089 loĝantoj sur areo de 133,97 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 142 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Moss, Hobøl, Våler, Ås, Frogn kaj Indre Østfold.