Jiří Mahen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jiří MAHEN)
Jiří Mahen
Persona informo
Naskonomo Antonín Vančura
Aliaj nomoj Maheu • Prosper • Richardson • Zelená maska • Červená maska • Ladislav Andělíček • Jan Chadraba • Antonín Dubský • J. Dubský • Ivan Had • H. Lang • František Lipan • Josef Musil • Karel Mužík • Jiří Sequens • J. Skála • Joe Smetana • Pavel Stodola • Kamil Urbánek • Jaromír Výborný • Josef Zamazal
Naskiĝo 12-an de decembro 1882 (1882-12-12)
en Čáslav
Morto 22-an de majo 1939 (1939-05-22) (56-jaraĝa)
en Brno
Tombo Centra Tombejo en Brno
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato de Karolo • Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo
Familio
Edz(in)o Karla Mahenová
Okupo
Okupo dramaturgo • bibliotekistodramaturgoĵurnalisto • poeto • verkisto • theatre critic • prozisto • publikigisto
vdr

Jiří MAHEN (naskiĝis la 12-an de decembro 1882 en Čáslav - mortis la 22-an de mano 1939 en Brno, suicido) propranome Antonín Vančura, estis ĉeĥa poeto, prozisto kaj dramverkisto, fondinto de la urba biblioteko en la urbo Brno (nun Mahen-biblioteko). Laŭ lia verko Husa na provázku (Ansero sur ŝnuro) estis nomita moderna teatro en Brno.

Jiří Mahen estis la tria el dek tri infanoj de bakisto. Li studis gimnaziojn en Čáslav kaj Mladá Boleslav, filozofion en Prago. Nelonge li instruis en Přerov, ekde 1910 laboris kiel redaktoro en Brno. Li funkciis ankaŭ kiel dramaturgo de Nacia Teatro en Brno, instruis en la konservatorio kaj laboris kiel bibliotekisto en la urba biblioteko, kiun li fondis. Post la nazia okupacio de Ĉeĥoslovakio li mortigis sin. Unu el la plej grandaj ĉeĥaj verkistoj Vladislav Vančura estis lia nevo.

Dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Juanův konec (La fino de Juan, 1905)
  • Klíč (Ŝlosilo, 1907)
  • Theseus (Tezeo, 1909)
  • Jánošík (Jánošík, 1910) - pri la slovaka nacia heroo Juraj Jánošík
  • Mefistofeles (Mefistofelo, 1910)
  • První deště (Unuaj pluvoj, 1910)
  • Uliška odvahy (Strateto de kuraĝo, 1917)
  • Mrtvé moře (Morta maro, 1918)
  • Josef se vrátil (Jozefo revenis, 1919)
  • Lavička (Benketo, 1919)
  • Náměsíčný (Lunatika, 1919)
  • Nebe, peklo, ráj (Ĉielo, infero, paradizo, 1919)
  • Píseň života (Kanto de la vivo, 1919)
  • Chroust (Majskarabo, 1920)
  • Generace (Generacio, 1920)
  • Husa na provázku (Ansero sur ŝnuro, 1925)
  • Praha-Brno-Bratislava (1927)
  • Nasredin čili Nedokonalá pomsta (Nasredin aŭ neperfekta venĝo, 1930)
  • Selská rebelie (Kampula ribelo, 1930)
  • Rodina (Familio, 1933)
  • Mezi dvěma bouřkami (Inter du tempestoj, 1938)

Poemoj[redakti | redakti fonton]

  • Černovská masakra (La masakroj en Černov, 1907)
  • Plamínky (Flametoj, 1907)
  • Balady (Baladoj, 1908)
  • Duha (Ĉielarko, 1916)
  • Tiché srdce (Silentema koro, 1917)
  • Kozí bobky z Parnasu (Kaprofekoj el Parnaso, 1921)
  • Dezertér (Dizertinto, 1923)
  • Scirocco (Scirocco, 1923)
  • Básně (Poemoj, 1928)
  • Požár Tater (Incendio de Tatroj, 1934)
  • Rozloučení s jihem (Adiaŭo kun la sudo, 1934)

Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Podivíni (Stranguloj, 1907)
  • Kamarádi svobody (Kamaradoj de la libereco, 1909)
  • Díže (Knedujo, 1911)
  • Dvě povídky (Du rakontoj, 1911)
  • Co mi liška vyprávěla (Kion vulpino rakontis al mi, 1914)
  • Dvanáct pohádek (Dek du fabeloj, 1918)
  • Měsíc (1920)
  • Rybářská knížka (Fiŝista libro, 1921)
  • Zpívající pyramida (Kantanta piramido, 1921)
  • Knížka pro každého spiritistu (Libro por ĉiu spiritisto, 1922)
  • Rouletabille v Čechách aneb Sebrané spisy Floriána Kreuzmanna (Rouletabille en Bohemio aŭ Kolektitaj verkoj de Florián Kreuzmann, 1922)
  • Hercegovina (Hercegovino, 1924)
  • Nejlepší dobrodružství (La plej bona aventuro, 1929)
  • Člověk ve všech situacích (Homo en ĉiuj situacioj, 1930)
  • Povídky a kresby (Rakontoj kaj desegnoj, 1931)
  • Toulky a vzpomínky (Vagadoj kaj rememoroj, 1931)

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Máchova poezie a její význam (La poezio de Mácha kaj ĝia signifo, 1910)
  • Před oponou (Antaŭ la teatra kurteno, 1920)
  • Jak se dělá divadlo (Kiel oni faras teatron, 1921)
  • Moderní drama snadno a rychle (Moderna dramo facile kaj rapide, 1921)
  • Narabovaná kultura (Rabe kolektita kulturo, 1921)
  • O umění Růženy Němcové a Boženy Svobodové (Pri la arto de Růžena Němcová kaj Božena Svobodová, 1921)
  • Rozřešme českou divadelní otázku (Ni solvu la ĉeĥan teatran demandon, 1922)
  • Režisérův zápisník (La notlibro de reĝisoro, 1923)
  • Kniha o českém charakteru (Libro pri la ĉeĥa karaktero, 1924)
  • Knížka o čtení praktickém (Libro pri praktika legado, 1924)
  • Nutnosti a možnosti veřejných knihoven (Necesoj kaj ebloj de publikaj bibliotekoj, 1925)
  • Kapitola o předválečné generaci (Ĉapitro pri la antaŭmilita generacio, 1934)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.