Jim Courier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jim Courier

Jim COURIER (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1970 en Sanford, Florido) estas usona tenisisto, kiu rangis kiel unua tenisludisto el la mondo en 1992. Dum sia kariero, li estis kvarfoja venkinto en Grandaj Ŝlemoj – dufoje en la Roland Garros-tenisturniro kaj dufoje en la Aŭstralia malferma.