Jim Walton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jim Walton
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1948 (1948-06-07) (75-jaraĝa)
en Newport
Loĝloko Bentonville
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Arkansaso
Familio
Patro Sam Walton
Patrino Helen Walton
Frat(in)oj S. Robson WaltonJohn Walton • Alice Walton
Edz(in)o Lynne McNabb
Infanoj Steuart Walton • Thomas Layton Walton • Alice Anne Walton • James M. Walton
Okupo
Okupo entreprenisto • bankisto • entreprenisto
vdr

Jim Walton, formale James Carr Walton (naskiĝis la 7-an de junio 1948 en Newport, Arkansaso) estas usona entreprenisto kaj multmiliardulo.

Jim Walton estas la plej juna filo de Sam Walton kaj Helen Robson Walton. Li havis du fratojn, Samuel Robson Walton (n. en 1944, neformale "Rob Walton") kaj John Walton (n. en 1946) same kiel fratino Alice L. Walton (n. en 1949). Kiam lia je du jaroj pli aĝa frato John mortis dum aviadila akcidento, li en septembro 2005 transprenis ties postenon kiel estrarano de la vendeja ĉeno Wal-Mart fondita de sia patro kaj ekde 1992 gvide estrata per la plej granda frato Rob Walton kaj tiel kunadministras la firmaon de tutmonde plej altaj vendoj kaj laŭ la stato de 2015 pli ol 2,3 milionoj da dungitoj.

Laŭ la Listo de miliarduloj de la usona ekonomia gazeto Forbes, li estis inter la plej riĉaj homoj de la mondo: en 2005 li havis posedon de 18,2 miliardoj da USD kaj laŭ la listo de Forbes estis la 11-a plej riĉa individuo tutmonde (eksklude de diktatoroj kaj monarkoj).[1] Kvin jarojn poste, en 2010, li havis la 15-an rangon tutmonde,[2] en 2015 havis la 9-an randon kaj en 2020 la 8-an.

Referencoj[redakti | redakti fonton]