S. Robson Walton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
S. Robson Walton
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1944 (1944-10-27) (79-jaraĝa)
en Tulsa
Loĝloko Bentonville
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Arkansaso • Columbia Law School
Familio
Patro Sam Walton
Patrino Helen Walton
Frat(in)oj John WaltonJim Walton • Alice Walton
Edz(in)o Melani Lowman-Walton
Infano Carrie Walton Penner
Okupo
Okupo entreprenistoadvokato
vdr

Rob Walton, formale Samuel Robson Walton (naskiĝis la 28-an de oktobro 1944[1] en Tulsa, Oklahomo) estas usona entreprenisto kaj multmiliardulo. Li de 1992 ĝis 2015 estis prezidanto de la estraro de direktoroj de la tutmonde plej granda nutraĵvenda ĉeno Wal-Mart.

Rob Walton estas la unua filo de Sam Walton kaj Helen Robson Walton. Li transprenis la administradon de la vendejoj de ĉeno Wal-Mart fonditaj de sia patro kaj tiel administris la firmaon de tutmonde plej altaj vendoj kaj laŭ la stato de 2015 pli ol 2,3 milionoj da dungitoj.

Laŭ la Listo de miliarduloj de la usona ekonomia gazeto Forbes, li estis inter la plej riĉaj homoj de la mondo: en 2005 li havis posedon de 18,2 miliardoj da USD kaj laŭ la listo de Forbes estis la 10-a plej riĉa individuo tutmonde (eksklude de diktatoroj kaj monarkoj).[2] Kvin jarojn poste, en 2010, li havis "nur" la 18-an rangon tutmonde,[3] sed kiam li pensiiĝis en 2015, en aĝo de 71 jaroj, li estis vicigita en la Forbes-listo de miliarduloj la 12-a plej riĉa homo tutmonde kun posedo de 39,1 miliardoj da usonaj dolaroj.

Rob Walton en 2011

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]